Jakobia matrico

En vektora kalkulo, jakobia matrico estas la matrico de ĉiuj partaj derivaĵoj de la unua-ordo de vektoro-valora funkcio (vektora kampo). Ĝi gravas ĉar ĝi prezentas la plej bonan linearan proksimumon de la diferenciala funkcio ĉirkaŭ la donita punkto. En ĉi tiu senco, la jakobia matrico estas la derivaĵo de plurvariabla funkcio. Ĝia nomo estas kunligita al la germana matematikisto Carl Jacobi (1804-1851).

La jakobia determinanto estas determinanto de la jakobia matrico, kiu estas difinita se ĝi estas kvadrata matrico.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search